Barcelono (Katalune: Barcelona) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma Regiono de Katalunio, nord-oriente en Hispanio. Tio situas ĉe Mediteraneo, 160 km sude de Pireneoj kaj la franca limo. La urbo estas la 2-a plejgranda en Hispanio kaj la plej granda de Katalunio (loĝantaro 1,6 milionoj. Se oni alkalkulas la loĝantaron de la ĉirkaŭaĵo, tiam la nombro superas 3 milionojn).
En la jaro 1992 okazis la Olimpiaj ludoj en Barcelono. Somere 2004 okazis la Internacia Forumo de Kulturoj.

Pro sia historio Barcelono havas elstaregan gotikan arkitekturon, kiu
konserviĝis pro la stagnado de la urbo dum jarcentoj. Nova etapo de ekonomia
bonfarto koincidis kun la ekspansio de la urbo, tial ke ĝia impona kolekto de
modernismaj konstruaĵoj (kun ok Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko) ne stariĝis
sur la malnovaj mezepokaj palacoj. Nuntempe Barcelono plu aperigas novajn
elstarajn konstruaĵojn, kiel Torre Agbar (2005).

